Mi estas Fede, kaj jen tio, kion mi faras

Use this text box to describe yourself and your offering. Tell them what makes you special and describe the content on your site.

Tradukado kaj interpretado

Mi diplomiĝis pri Tradukado kaj Interpretado ĉe la Universitato de Salamanko kaj mian magistron pri Konferenca Interpretado mi faris ĉe la Universitato de Hajdelbergo.

Grafiko kaj plurmedio

Ĝenerale mi klarigas mian laboron al familio kaj amikoj dirante, ke mi prenas la tradukitajn tekstojn produktitajn de miaj kolegoj kaj prilaboras ilin tiel, ke ili aspektu tiel belaj kiel la originaloj.

Minoritigitaj lingvoj

La plejmulto de homoj, kiuj ŝatas lingvojn, pli aŭ malpli frue esploras malpli komunajn lingvojn: ĉu estas konstruitaj, signitaj aŭ iel marĝenigitaj. Jen kie mi trovis mian veran pasion.

Argentina folkloro

En Argentino oni kutime instruas la bazojn de tradiciaj dancoj en la lernejo. Mi persone ĉiam voladis pli ol tio. Nuntempe mi regule instruas argentinan folkloron kun fokuso sur la socia signifo de la dancoj.

Mia fono

Mi naskiĝis en la Argentina Pampo kaj pasigis la plej grandan parton de mia vivo moviĝante de unu loko al alia. Kreskita inter Asturio (Hispanio) kaj Salta (Argentino), por Universitato mi translokiĝis al Kastilio kaj mia kariero kondukis min al Nederlando kaj finfine al suda kaj okcidenta Germanio.
 
Nuntempe el Bonn, mi kombinas mian laboron en la tradukindustrio kun mia pasio por minoritataj lingvoj kaj tradicia danco. Mi povas bone kuiri kaj fari impostdeklarojn kaj ne kapablas troti aŭ elekti vestaĵojn.